Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/56

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

reĝi; k la ambasadoroj de la plej mizera lando volas reprezenti ĝin en aliaj landoj k tie vivi kiel princoj…

Feliĉe la naciismo portas en si mem sindetruan ĝermon, nome la imperialismon. Kiam nacio akiras la senton, ke ĝi superas la najbarajn naciojn, tiam ĝi emas aneksi parton de ili aŭ eĉ ilin entute. Tial, ĉiam estis «subpremataj» nacioj. Kaj la malgrandaj povas ekzisti, nur tial ke ili kvazaŭ ludas la rolon de bufro inter la grandaj. Tia estis, ekzemple, la kazo de Belgio, Luksemburgio k Nederlando rilate al Britio, Francio k Germanio.

Ĉiu regnestro estas potencavida k sekve ĉiam deziras pligrandigi sian regnon. Ĉiu prezidanto avidas prezidi super kiel eble plej granda nombro da regatoj aŭ da partianoj. Inter patrio k partio ekzistas multaj similaĵoj, esence ili estas samaj aparatoj, tial ne malofte okazas, ke en la sama lando malsampartianoj buĉas sin reciproke, kiel faras malsamnaciaj patriotoj.

Ni tre klare konscias pri tio. Tial en nia organo Herezulo[1], inter ĝiaj gvidpunktoj la sesa diras, ke la sennaciistoj «luktas kontraŭ ĉian gvidistecon — kio ne signifas malakcepton al ĉia gvidado».

La homaro ne ĝuos pacon, tiom longe, kiom

  1. Herezulo aperis en 1933—36 kiel propagandilo de sennaciistaj ideoj.