Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/64

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

matematika aksiomo: du kvantoj egalaj je tria kvanto egalas inter si, estas «evidenta vero» por ĉiu homo? Ekzistas ankoraŭ sovaĝuloj, kiuj apenaŭ povas kalkuli ĝis dek! k inter kleruloj, ia abstraktokapablo tre varias: kio estas evidenta por Ejnstejn, tio estas tia nun por proksimume 50 homoj en la tuta mondo.

Cetere, en «La Laborista Esp-ismo», pĝ. 22, mi jam menciis la opinion de l’ matematikisto Poinkare, kiu diris, ke la geometriaj aksiomoj estas nur oportunaĵoj, t. e., ke oni ne devas ilin konsideri kiel absolutajn verojn…

Nu, sufiĉas, ke vi sciu, ke miaj asertoj pri konstruado de racia socio estas por mi aksiomecaj.

Kaj nun mi respondu vian demandon pri «Nacio k Ŝtato». Mi mem ne faras diferencon inter la du terminoj. Sed mi scias, ekz-e, ke Prudon vidis en Francio 12 naciecojn. Kaj en la serio da artikoletoj, kiuj aperis en Renovigo, mi menciis la opinion de profesoro Angel M. Korzo, kiu vidas en Meksikio 80 naciecojn. Se vi havas tempon k emon, vi bonvolu legi, aŭ relegi, tiun verkaĵeton k pli facile vi komprenos, kion mi konsideras aksioma.

Vere mirigas min via aserto, ke ĉiu ajn komprenas pri kio temas, kiam oni diras la vortojn «hispano, franco, negro aŭ planto». Ĉu, ekz-e,