Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/67

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ni ne malatentu la fakton, ke ĝenerale la scienculoj, la inventemuloj, ne estas reg- sed sciavidaj. Serĉi, observi, eksperimenti, estas ĉe ili pasio. Tiajn homojn mi nomas teknikuloj, kontraste al la regaviduloj aŭ politikistoj.

Tamen, inter ĉi tiuj lastaj ekzistas kelkaj, pri kiuj oni povus iel diri, ke ili estas teknikuloj en la… agita fako (la vorton agiti mi uzas laŭ la 3-a difino en P.V.). Certe Musolini k Hitler estas majstroj en tiu demagogia arto. Cetere, ili povis lerni de la bolŝevistoj. Kaj Lenin mem ŝajne lernis de la jezuitoj, ĉar li rekomendis la ĉiarimedecon. La rezultojn de tia «tekniko» ni nun vidas…

Tion mi diris, por emfazi la neceson havi tute saman komprenon pri la uzataj vortoj. Se mi sukcesis komprenigi al vi la sencon, laŭ kiu mi uzis la vorton «teknikuloj» en miaj «aksiomoj», eble vi konsentos, ke ne estas tute malsaĝe deziri, ke tiaj homoj anstataŭu la politikistojn en la tasko organizi k gvidi la ekonomian vivon. Kaj ĉu ne konvenas esperi, ke venos tago, kiam la popolo mem komprenos, ke ĝia bonstato dependas ĉefe de racia, bonorda mastrumado super la naturaj riĉaĵoj de nia planedo? Se tiu tago alvenus, tiam la ĝisnuna rolo de la politikistoj estus finludita. Anticipe mi vidas ilin, kiel nun oni ĝenerale prezentas al si la sorĉistojn k antaŭdiristojn de l’ faraona epoko.

Se jam mi ne estus konvinkita pri la rolo, kiun