Paĝo:Lanti - Manifesto de la Sennaciistoj, 1970.pdf/73

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ziston de kelkaj «coffee-bar»-oj. Kaj preskaŭ ĉiujn filmojn el Holivud mi trovas vulgaraj; ili signas al mi civilizitan sed ne kulturitan popolon. Kaj tio pensigas min pri viaj rimarkigoj rilate Arton.

Mi konsentas al via difino pri tiu homa kreado k tute ne konsideras ĝin «bagatelo», «kaprico». En la socio, kiun mi revas, ĝi kredeble malvolviĝus ĝis atingi, ke homoj volus eĉ arte morti. Tiucele konstruiĝus eŭtanaziaj palacoj, kiuj, esperinde, malaperigus la funebrajn tombejojn, kie nun oni prizorgas, dorlotas putrantan karnon. La vorto arto ankaŭ ne havas tute precizan sencon. Ĝin eble mi uzis netrafe. Nun mi emas anstataŭi ĝin per lukso, aŭ serĉi alian formon, por esprimi mian penson.

Klarigcele, mi do diru, ke ŝajnas al mi krime elspezi energion k materialon por luksaĵoj, kiam necesaĵoj mankas al grandega nombro da homoj. Ekz-e, kiam ĉi tie mi promenas ĉirkaŭ la Palaco de Belartoj, ĉiam venas al mi la amara penso pri manko de lernejoj por preskaŭ 4 milionoj da meksikiaj infanoj, k pri la mizera stato de multaj el la ekzistantaj; mi pensas pri la ŝupurigistoj, ĵurnalvendistoj k. a. ĉifonuloj, kiujn oni renkontas preskaŭ ĉiupaŝe. Kaj memorante pri la diro de mi ne plu scias kiu verkisto, ke la gotikaj katedraloj akiris animon kun pasado de jarcentoj, tiam mi emas kredi, ke la marmora konstruo, kiu staras apud «Alameda», ne bezonis