Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/14

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

militoj, kun ĝia ekspluatado de homoj kontraŭ homojn.

En la nuna stato de la etnografia, sociologia kaj historia sciencoj estas neeble havi tute certajn sciojn pri la unuaj homgrupiĝoj. La scienculoj mem paŝas sur kampo de hipotezoj. Kaj la rezultoj de ilia esplorado konsistas ĉefe en tio, ke ĝi montras la erarojn de la antaŭaj esploristoj.

Ĉu en la pratempo ekzistis amorfaj grupiĝoj, en kiuj regis neniaj reguloj, sed plej kruda mikseco, el kiu malrapide formiĝis la familio? Aŭ ĉu jam ekzistis la triunuo: patro, patrino, infano, kiu plilarĝiĝante formis klanon? Tiuj demandoj restas ĝis nun nerespondeblaj per nerefuteblaj argumentoj. Cetere tio ne tre domaĝas por nia tezo. Sed ni almenaŭ esploretu la diversajn hipotezojn.

Al tiu lasta hipotezo aliĝis Johano Jakobo Ruso[1], en sia fama Parolado pri deveno kaj fundamentoj de la malegalo inter la homoj[2]. Li ja opiniis, ke la plej antikva kaj plej natura homa societo estis la familio, sub formo laŭ kiu, ĝeneraltrajte, ĝi ekzistas ankoraŭ nuntempe.

La historiisto Füstel de Kulanĵ[3], en sia verko La Antikva Civito[4], ankaŭ prezentas la familion kiel la unuan ĉelon societan. Sed li jam parolas

  1. France: Jean-Jacques Rousseau.
  2. France: Discours sur l’origine de l’inégalité parmi les hommes (1750).
  3. France: Fustel de Coulanges.
  4. La Cité Antique (1864).