Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/44

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

delto. Tamen oni povas konstati, ke la totemo-fetiĉo, kiu estis la unuecigilo kaj rekonigilo de la klananoj, aliigite retroviĝas sub la formo de reĝaj insignoj, unue la falko kaj poste la flugilhava disko. La mana-o, kiu animis la primitivan klanon, daŭras ekzisti sub la nomo ka-o kaj enkorpiĝas en la persono de la reĝo. La tiutempaj teologoj klarigis, ke la ka-o estas la dia substanco, la genio de la raso.

Ĉu hodiaŭ simile ne parolas la apologiistoj de la patriotismo?

Dum la daŭro de kelkaj jarmiloj, la antikva Egiptio atingis tre altan civilizon. La faraonoj estris potencan imperion, kaj unu el ili, Amenofiso la VI, provis apliki internaciisman politikon. Ni povus aldoni, ke dum sufiĉa longa periodo ekzistis eĉ ia socialismo:

«La reĝo ne opinias malfortigi sian aŭtoritaton per la partoprenigo de tuta sia popolo al la mastrumadoj de siaj bienoj, diras A. More en sia verko: La Nilo kaj la Egiptia civilizo[1]. La tiama reĝimo alproksimiĝas al ia ŝtata socialismo: Faraono restas la posedanto de la bienoj kaj de la vivo de siaj regatoj, sed kondiĉe, ke ĉio celu la socian bonon. En la ŝtato, la reĝo servas; laŭ lia ekzemplo, ĉiu homo, la plej riĉa kiel la plej mal-

  1. France: Le Nil et la Civilisation Egyptienne (1925, Bibliothèque de Synthèse historique).