Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/47

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
DUA ĈAPITRO
LA NACIISMO ĈE LA ANTIKVAJ GREKOJ KAJ ITALOJ
I. Familio kaj Gento. — II. Fratrio, Tribo, Civito. — III. La Roma Imperio. — IV. La unuaj sennacianoj. — V. Kelkaj konsideroj pri la Roma Imperio kaj la tiutempa naciismo.

I
Familio kaj Gento

Ĉe tiu ĉi parto de nia studo ni konsideras socistaton, kiu jam preterpasis la klanan stadion kaj atingis la familian. Ni trovas homojn kun religio nure hejma. Ĉiu familio ja havis siajn proprajn diojn; kaj ili akceptis la adoradon nur de la hejmanoj mem. Tiuj dioj estis la prauloj de la familio.

La antikvaj grekoj kaj italoj kredis, ke la animo daŭre vivas en la mortinta korpo. La ritoj de la entombigo montras klare, ke kiam oni metis korpon en tombon, oni kredis meti en ĝin ion vivan. Tial Virgilo diras pri la funebra ceremonio de la en-