Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/69

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

«Unu el la rimarkindaj trajtoj de la Roma politiko estas, ke ĝi altiris al si ĉiujn kultojn de la najbaraj civitoj. Ĝi kaptis iun Junonon de Veio, iun Jupiteron de Prenesto, iun Minervon de Faliskuo, iun Junonon de Lanuvio, iun Venuson de la Samnoj kaj multajn aliajn, kiujn ni ne konas. Romo kutimis, diras Cincio, akcepti la religiojn de la venkitaj urboj; foje ĝi disdonis ilin inter siaj gentoj, kaj foje ĝi donis al ili lokon en sia nacia religio.

«…Kiel ĉiuj aliaj urboj, Romo havis sian civitan religion, kiu estis la fonto de ĝia patriotismo; sed ĝi estis la sola urbo, kiu utiligis tiun religion por sia pligrandigo. Dum, per la religio, la aliaj urboj vivis izole, Romo havis la lerton aŭ la ŝancon utiligi la religion por altiri ĉion al si kaj ĉion superregi[1]

En la daŭro de kelkaj jarcentoj, Romo malrapide sed konstante plilarĝigis sian agadkampon; ĝi trudis sian regadon al senĉese pligrandiĝanta nombro da popoloj; ĝi ankaŭ konstruadis vojojn, pontojn, akvokondukilojn. La komunikoj inter la diversaj konkeritaj popoloj fariĝis pli regulaj kaj pli oftaj. Ĉesis la militoj inter la civitoj. Grandskala komercado mara kaj tera kreiĝis. Interligiĝis Okcidento kaj Oriento.

Kaj je la V-a jarcento, ano el la «venkitaj»

  1. La Antikva Civito.