Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/78

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Aliparte, estas tre notinde, ke neniu indiĝeno el la kolonioj anglaj ludis gravan rolon en la historio de Britio. La reĝo ja estas pure brita kaj ne hinda aŭ afrikana. Male dum la ekzisto de la Romana Imperio regis la hispano Trajano, la numido Severo, poste Sirianoj kaj Ilirianoj.

Tiuj simplaj faktoj bone montras la gradon de unueco, kiun atingis tiu giganta politika konstruo, ne komparebla kun iu alia. Kompreneble kreiĝis sur tiu ekonomia kaj politika substrukturo ia unueca ideologio: nova patriotismo. Kiel ĉiam kaj ĉie ĝi estis esence religia:

«Kvankam en siaj koroj la Romanoj ĉesis respektegi siajn diojn, ili tamen daŭrigis tre akurate kulti al ili. Pli ol iam, dum ĉiu religia sento estingiĝis, la ritoj al la naciaj dioj kaj la diaj honoroj al Romo kaj al la imperiestro aperis kiel la simbolo kaj la signo de la romana patriotismo. La religio fariĝis ia nacieco[1]

La Romanaj regantoj bezonis tian mistikon por firmigi sian potencon. La atingita unueco ja ne sin bazis sur la reala intereso de ĉiuj regatoj. Ekzistis klasoj. Kaj la tuta politiko de Romo sin apogis nur sur la aristokrata klaso. En ĉiuj konkeritaj landoj la demokrataj tendencoj estis severe subpremataj. La patriotisma religio estis do, kiel nuntempe, nepre necesa por trompi la ekspluatatan klason. Kaj tiu-

  1. Ibidem.