Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/86

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

arano, la metiisto, la burĝo akiris la plenan posedrajton de siaj bienoj aŭ entreprenoj. La senposedigitaj nobeloj kuniĝis kun la fremdaj princoj kaj provis restarigi la malnovan ordon. Ĉe tia danĝero la diversaj provincanoj forgesis pri sia aŭtonomio kaj solidare batalis por defendi la ĵus akiritajn rajtojn.

Kiuj jam posedis bienojn, tiuj volonte soldatiĝis, aŭ instigis siajn filojn aliĝi la armeon. Sed ne ĉiuj civitanoj estis bienposedantoj. Por varbi la senbienulojn oni promesis, ke tuj ĉe la fino de l’ milito ili ricevos sian parton el la miliardo, kiun liveros la vendo de bienoj konfiskitaj ĉe la forkurintaj nobeloj kaj ĉe la Eklezio. La miliardo por la defendantoj de l’ patrio treege efikis sur la spiriton de la soldatoj el la unuaj revoluciaj armeoj. Kompreneble okazis, ĉefe en la urboj, multaj rekrutiĝoj nur pro entuziasmo por la libero.

La konfiskitaj bienoj ne povis esti vendataj pro manko de aĉetantoj. La mono senvaloriĝis. Tial la miliardo ne povis esti pagata al la volontuloj. Sed ĉi tiuj lastaj ne forgesis la promeson. Pli ol unu fojon ili postulis la pagon. Babeŭf utiligis tiun postulon en sia fama konspiro de la Egaluloj.

Fransis Delezi[1], kiu mencias tiun fakton en sia libro «La Kontraŭecoj de l’ moderna Mondo», donas jenan klarigon pri la tiutempaj militoj:

  1. France: Francis Delaisi, «Les Contradictions du Monde Moderne» (1925).