Paĝo:Le Dantec - La konflikto, 1987, Lanti.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

libroj klarigon pri la tuta fiziologio. Mi jam estis leginta multajn el liaj verkoj, ne trovinte respondon al la demandoj, kiujn mi starigis al mi, kaj estis kun reala feliĉo, ke mi dediĉis min al la studado super unu el liaj verkoj, kiuj ŝajnis al mi enhavi ĉiujn verojn, al kiuj mi sopiris ; ĝi estas la volumo titolita : Esploroj super la fenomenoj de l’ vivo komunaj al la animaloj kaj al la vegetaĵoj.

— Tiun verkon mi ne legis, sed mi scias, ke ĝi havas aŭtoritaton, interrompe diris la abato.

— Ĝuste pro tio mi esperis trovi en ĝi la veron klare esprimita, denove daŭrigis s-ro Tako. Kaj mi ne kapablus eldiri mian ĉagreneton, kiam mi konstatis, ke tiu admirinda libro ŝajnis al mi plena de malklaraĵoj kaj memkontraŭecoj. Kun la modesto, konvena por mia aĝo, mi emis pensi, ke mi ne kapablis kompreni ; ĉiu ja interkonsentis pri tio, ke la enhavo de tiu verko estas mirinde klara ; ĉar ĝi ŝajnis al mi malklara, tio povis nur signifi, ke mi estis stultulo. Facile vi komprenas, kiom ĉagrenita mi estis ĉe tia konstato. Tamen mi ne malkuraĝiĝis kaj persiste legadis la libron de Klodio Bernar; pli ol dek fojojn mi legis ĝin, kaj ju pli mi legadis, des pli mi konvinkiĝis, ke ĝiaj malklaraĵoj kaj memkontraŭecoj estas realaj. Farante tiun konstaton, mi perdis mian unuahelpan fidon en la argumento per aŭtoritato.

— La peraŭtoritata argumento, predikemo diris la abato, estas efike uzata por konvinki la amasojn ; ĝi ne povas esti uzata koncerne al memstare pensanta homo, kiu sentas sin kapabla rezoni kaj pridiskuti la opiniojn de aliaj homoj. Cetere, pure homa verko ne povas konsistigi absolutan aŭtoritaton ; la senerareco apartenas nur al la verkoj inspiritaj de Dio.

— Restis al mi por studi la verkoj de aŭtoro, pri kiuj mi estis aŭdinta laŭdojn, diris Fabricio ; mi komencis la legadon de La Origino de la specoj de Darŭin[1].

— Malĝusta kaj supraĵa spirito, vortigis abato Ĵozon.

— Li ja ne havis edifan morton, rebatis s-ro Tako, sed mi devas konfesi al vi, ke la legado de lia verko kaŭzis al mi profundan admiron. Dum longa tempo tiu libro estis mia intelekta nutraĵo kaj ĝi donis al mi senfinajn

ĝojojn ! Mi kredis posedi fine la admiregindan veron kaj

  1. Darwin.