Paĝo:Le Dantec - La konflikto, 1987, Lanti.pdf/15

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Abato konsente kapsignis.

— Altiris min ĉefe la privivaj fenomenoj kaj mi fervore komencis ilian studadon, kiun mi ne ĉesigis dum dudek jaroj. Mi komencis tiun studon sen ia antaŭjuĝo ; mi sciis nur, ke mi scias nenion kaj mi penadis kompreni…

— Mi tuj haltigas vin, abrupte diris la abato ; vi diras, ke vi ne havis antaŭjuĝon ; sed ne havi antaŭjuĝon, tio estas ia antaŭjuĝo, ĉar per tio vi neas la revelacion, dank’al kiu ni havas pri la naturo de l’ vivo scion, kiu sufiĉas al la plej postulemaj spiritoj.

— Bedaŭrinde ĝi ne sufiĉis al la mia, trankvile respondis s-ro Tako ; vi rimarku, ke mi neniel neas la revelacion — mi ne ĉeestis tiun okazon — sed ĝi klarigas al ni la senlimecon, kiun ni ne povas kompreni, per la ekzisto de senlimeca estulo, kiu estas same nekomprenebla. Ĝi klarigas al ni la vivon per la interveno de nemateria principo en la materiaj fenomenoj, kaj mia spirito estas tia, ke ĝi ne povas koncepti tiun intervenon ; mi do ne povas esti kontentigita per klarigo, kiu respondas al mistero per alia same neklarigebla mistero.

— Sendube vi trovis pli bonan klarigon, ironie diris abato Ĵozon.

— Estas ĝuste tiu problemo, kiun mi starigis al mi, respondis Fabricio. Mi kredas, ke inter la privivaj produktoj multaj el ili reduktiĝas al fizikaj kaj kemiaj produktoj ; nu, la fizikaj kaj kemiaj fenomenoj donas al mia spirito realan kontentigon, kvankam mi neniam provis diveni ilian esencon ; mi konas kelkajn fizikajn leĝojn kaj mi konstatas, ke ĉie kaj ĉiam ili aplikiĝas ; tio sufiĉas al mi ; al la metafizikistoj la esploron pri la originaj kaŭzoj.

— Alidire, rimarkigis abato Ĵozon, vi neas la ekziston de Dio prefere ol aliri ĝis la faktoj, kiuj pruvas lian ekziston.

— Mi neas nenion, mia kara s-ro Ĵozon, kaj mi esperas montri tion al vi baldaŭ ; mi nur diris al vi, ke mia spirito tre facile akceptas la fiziko-kemiajn leĝojn kaj ke mi sentas realan kontenton ĉiufoje, kiam mi sukcesas rilatigi al tiuj simplaj kaj ĝeneralaj leĝoj iun privivan fenomenon. Multajn el tiuj fenomenoj eblas tiel rilatigi facile, kaj mia celo, de post dudek jaroj, estis esplori, ĉu ĉiuj sammaniere rilatas. Farante tiun esploron, mi havis, vi estu certa pri tio, nenian antaŭjuĝon ;