Paĝo:Le Dantec - La konflikto, 1987, Lanti.pdf/18

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

frue, per la helpo de Dio, la scienculoj ekvidos, ke ilia troa memfido erarigis ilin, kiam ili kredis trovi en la scienco kontraŭdogman argumenton.

— Vian serenon mi admiras, diris s-ro Tako, sed mi konfesas al vi, ke la saman mi havas. Mi kredas pri la scienco, kiel vi mem pri la revelacio, kaj mi estas konvinkita, ke la scienco ektrovos tion, kio estas erara en la dogmaro, al kiu vi atribuas diecan originon. Mi ne diras, ke la scienco donos al vi demonstron pri la neekzisto de Dio ; ĝi demonstros al vi, ke ĉio okazas, kiel se Dio ne ekzistus, kaj tial ke Dio klarigas ĉian misteron, anstataŭigante ĝin per alia pli granda mistero pri sia propra ekzisto, eble vi forlasos tiun nocion, kiun vi ricevis de niaj malkleraj prauloj.

— Mi estas konfuzita per tiom da memfido, redaŭrigis la abato ; permesu al mi nur proponi al vi rimarkigon, kiun mi trovis en libro, antaŭnelonge aperinta [1] : “La racio de la ateistaj vulgarigistoj sin apogas al Kartezo ; ilia scienco, al Njuton[2] ; ilia metodo, al Bekn. Nu, Njuton skribis : “Dio regas ĉion, ne kiel la animo de l’ mondo, sed kiel absoluta suvereno super tio, kio ekzistas. Potenco, Providenco, celaj kaŭzoj, konsistigas la Diecon”. Kartezo[2] skribis : “Se ekzistas homoj, kiuj ne estas sufiĉe konvinkitaj pri la ekzisto de Dio kaj de sia animo, mi volas, ke ili eksciu, ke ĉio, pri kio ili kredas esti certaj, kiel, ekzemple, ke ili havas korpon, tio estas malpli certa.” Bekn skribis — tion mi ĵus diris al vi : “Supraĵa scienco forpuŝas de la religio, profunda revenigas al ĝi.”

— Mi konsideras Kartezon, diris s-ro Tako, kiel la plej grandan geniulon, pri kiu la homaro povas fieri, sed, nek Kartezo, nek Njuton, nek Bekn konis la sciencajn eltrovojn de la 20-a jarcento, kaj, permesu al mi certigi tion al vi plenscie, kio konsistigis la sciencon en la tempo de Kartezo, tio estas, rilate al la hodiaŭa scienco, guto da akvo, kompare al la oceano.

— Ĉar vi ne akceptas tro la malnovan aŭtoritaton de tiuj tri geniuloj, respondis la abato, vi ne forneos almenaŭ tiun de Pasteŭr, kiu vivis en la 20-a jarcento kaj, tion vi certe konsentos, modeste kontribuis al la antaŭeniro

de l’ sciencoj en tiu lumanta epoko.

  1. La Kristaneco Pozitivismo (pĝ. 12) de Godar.
  2. 2,0 2,1 Newton, Descartes.