Paĝo:Le Dantec - La konflikto, 1987, Lanti.pdf/9

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
PRI METODO KAJ ARGUMENTO PER AŬTORITATO

Abato Ĵozon estis tre malgrasa kaj lia vizaĝo surhavis signojn pri longa kaj dolora malsano ; s-ro Tako vidante lin forgesis ĉiujn filozofiecajn zorgojn ; li riproĉis al si tiun specon de instinkta malfido, kiu trudokupis lin dum la antaŭaj tagoj, kaj li penis ne vidigi al sia amiko la malĝojigan impreson, kiun kaŭzis la revido de la malfortiĝinta kaj malgrasiĝinta bela junulo iama. Kun granda amemo ili parolis pri la pasinta tempo ; ili elvokis la memoraĵojn plenaj je vivo kaj juno, kaj ili decidis baldaŭ rekomenci, ĉe la bretonia marbordo, la agrablajn promenadojn el la studentaj jaroj.

Post kelkaj horoj, pasigitaj en la instalo de la alveninto, la du amikoj renkontiĝis denove ĉe manĝotablo kaj gaje vespermanĝis. S-ro Tako sciigis sian amikon pri mil detaletoj, rilataj al la lando ; li rakontis kelkajn karakterizajn trajtojn de la kamparana moro kaj abunde parolis kun vera plezuro pri ĉio, kio koncernis tiun tre amatan parton de tero.

Dum finiĝis la manĝado, ruĝa lumo plenigis la ĉambron. La seĝoj estis ŝovitaj al la fenestro. Super la malaltaj insuloj de la marbordo la brilega suno aspektis grandega kaj ĝiaj rebriloj donis al la golfeto nedifineblan koloron ; iom post iom la ruĝega disko entranĉiĝis ; fine ĝi malaperis, lasante ĉe sia loko lumeton disiĝintan sur la nuboj kaj reflektitan per la maro.

Silente la du amikoj ĉeestis tiun belegan spektaklon.

— La vidado de la sunsubiro malantaŭ la insuloj estas unu el niaj grandaj ĝojoj en ĉi tiu lando. La fenomeno montriĝas laŭ tiom variaj kondiĉoj, ke, ĉiuvespere, ĝi ŝajnas al mi nova ; ĝi havigas al mi piafektan admiron, kiu plu daŭras, en la sereno de l’ krepusko, ĝis la horo de l’ dormo. Mi esperas, kara abato, ke, se la vetero daŭre estos bela, vi baldaŭ sentos la bonfarajn efikojn de niaj kvietaj vesperoj bretoniaj.

La abato aspektis kvazaŭ li dronus en ekstazo. Fine li diris :

— Neniam ĝis nun mi estis vidinta ion similan ; via