- Vi diras sesfoje... Kaj ekde kiam ?
- Sed ĉiuj tagoj de antaŭ tiu, kompreneble ! Sed tiam, estis aliaj maŝinoj... dikaj ŝtonpecoj ... aŭ pli malgrandaj sufiĉe longaj kiujn ili estis envolvintaj kaj kiujn ili portis kiel la Sankta Eŭkaristio. Aĥ ! Necesis ne tuŝi tiujn... Sed kiel vi fartas ? Vi estas tute blanka.
- Estas nenio... la varmego...
Botreleo eliris ŝanceliĝante. La ĝojeco, la neatenditeco de la malkovro kapoturnis lin.
Li tute kviete revenis, tranoktis en la vilaĝo de Varengevilo, pasigis dum la morgaŭa mateno, unu horon ĉe la urbodomo kun la instruisto, kaj reiris al la kastelo. Iu letero atendis lin "zorge de S-ro grafo de Jevro". Ĝi enhavis jenajn liniojn :
"Dua averto. Silentu. Alie..."
- Hej, li flustris, necesos konsenti iujn antaŭzorgojn por mia propra sekureco. Alie, kiel ili diras..."