Estis la naŭa ; li promenis inter la ruinaĵoj, poste kuŝiĝis apud la arkado kaj fermis la okulojn.
- Nu ! Junulo, ĉu vi estas feliĉa pro via kampanjo ?
Estis S-ro Baptofilo kiu alvenis laŭ la planita horo.
- Ravita, Sinjoro enketjuĝisto.
- Kion tio signifas ?
- Tio signifas ke mi pretas plenumi mian promeson, malgraŭ tiu ĉi letero kiu ne multe instigas min.
Li montris la leteron al S-ro Baptofilo.
- Ba ! Rakontoj, ekkriis tiu ĉi, kaj mi esperas ke tio ne ĝenos vin...
- …diri al vi tion kion mi scias ? Ne, Sinjoro enketjuĝisto. Mi promesis. Mi plenumos. Antaŭ dek minutoj, ni scios... parton de la vero.
- Parton ?
- Jes, laŭ mia opinio, la kaŝejo de Lupeno, tio ne konsistigas la tuta problemo. Sed pri la sekvaĵo, ni vidos.
- Sinjoro Botreleo, nenio koncerne vi mirigas min. Sed kiel vi kapablis malkovri ?...
- Ho ! Tute nature. Estas en la