pli malofta kaj pli altvalora ol la Rubens-aĵoj.
- Fine, kio ? Vi atendigas min.
Dum paŝante tra la ruinoj, la du viroj direktis sin al la pordeto kaj iris laŭlonge de la Kapelo-Dio.
Botreleo haltis.
- Ĉu vi volas scii tion, S-ro enketjuĝisto ?
- Ĉu mi volas ĝin !
Botreleo havis irbastonon mane, iun solidan kaj tuberplenan bastonon. Subite, per vigla bato de tiu ĉi bastono, li dissplitis unu el la statuetoj kiuj ornamis la portalon de la kapelo.
- Sed vi estas freneza, kriegis S-ro Baptofilo, ekster si mem, kaj ĵetegante sin al la pecoj de la statueto. Vi estas malsaĝa ! Tiu ĉi malnova Sanktulo estis admirinda...
- Admirinda ! Izidoro elkraĉis realigante svingadon kiu malsuprenĵetis la Virgulinon Marian.
S-ro Baptofilo enbrakige akaparis lin.
- Junulo, mi ne permesos al vi elfari...
Ankoraŭ iu mago dislokiĝis, poste iu kripo kun la bebo Jesuo...
- Iun movadon pli kaj mi pafos.
La grafo de Jevro ekaperis kaj pafpretigis sian revolveron.