kontempli lin... se tamen liaj kamaradoj ne malaperigis lian korpon.
- Kaj ĉefe konsentante, la grafo de Jevro rimarkis, ke vere estis li kiun vundis mia kompatinda nevino.
- Vere estis li, Sinjoro grafo, asertis Botreleo, estis li ja kiu falis en la ruinoj sub la kugloj kiujn pafis F-ino de Sankta-Verano; estis li kiun ĉi tiu vidis restariĝi, kaj kiu denove refalis, kaj kiu trenis sin al la granda arkado por lastfoje restarigi sin – tiu dank'al iu miraklo kies mi baldaŭ donos al vi klarigon - kaj alveni ĝis tiu ĉi ŝtona rifuĝejo... kiu devis esti lia tombo.
Kaj per sia irbastono, li frapis la sojlon de la kapelo.
- Kio ? Pardonu ? ekkriis S-ro Baptofilo miregita... lia tombo ?... Vi opinias ke tiu ĉi nepenetrebla kaŝejo...
- Ĝi estas tie ĉi... tien ..., li ripetis.
- Sed ni ĝin esploris.
- Malbone.
- Ne estas kaŝejo ĉi tie, protestis S-ro de Jevro. Mi konas la kapelon.
- Jes, Sinjoro grafo, ekzistas iu. Iru al la urbodomo de Varengevilo, kie oni kolektis ĉiujn paperojn kiuj troviĝis en