fortega, fetora odoro frapis lin, unu el tiaj odoroj de putraĵo kies la rememoro poste persekutas vin. Ho ! Tiu ĉi odoro, pro kio sia koro premiĝis...
Kaj subite, tremanta mano firmkaptis al li la ŝultron.
- Nu ! Kio ? Kion okazas ?
- Botreleo, balbutis S-ro Baptofilo, Botreleo…
Li ne povis paroli, ĉirkaŭpremata pro teruro.
- Hej, sinjoro enketjuĝisto, resereniĝu...
- Botreleo... li estas tie...
- Kio ?
- Jes... estis io sub la dika ŝtono kiu defalis de la altaro... Mi puŝis la ŝtonon... kaj mi tuŝis... Ho, mi neniam forgesos...
- Kie ĝi estas ?
- Ĉiflanke... ĉu vi sentas la odoron ?... kaj fine ja, ... rigardu...
Li estis preninta la kandelon kaj elĵetis lumon al iu formo etendita sur la grundo.
- Ho ! Botreleo ekkriis horore.
La tri viroj vigle kliniĝis. Duonnude la kadavro kuŝiĝis, maldika,