Ili estis alvenantaj ĉe la servistarejon, malantaŭ la kastelo. Botreleo eksurbicikliĝis kaj malproksimiĝis.
En Diepo, li haltis ĉe la oficejoj de la ĵurnalo La Gvatisto, kie li montrigis al si la ekzemplerojn de la lasta dusemajno. Poste li foriris al la urbeto de Envermeŭ, situanta je dek kilometroj. En Envermeŭ, li kunparolis kun la urbestro, kun la preposto, kun la kampogardisto. La tria horo sonis ĉe la vilaĝa preĝejo. Lia enketo estis finita.
Li revenis kantante pro ĝojego. Liaj kruroj alterne pezis per egala kaj forta ritmo sur la du pedaloj, lia brusto larĝe montriĝis al la freŝa aero kiu blovis de la maro. Kaj foje, li malstreĉiĝis ĵetante al la ĉielo triumfkriegojn konsiderante la objekton kiun li celis kaj al siaj sukcesaj klopodoj.
Ambrumesi aperis. Li lasis sin iri plenrapide sur la deklivo kiu antaŭas la kastelon. La arboj kiuj staras rande de la vojo, laŭ centjara kvarobla vico, ŝajnis alkuri renkonten al li kaj sveni tuj malantaŭ li.
Kaj abrupte li ekeligis krion. En subita vidadon, li vidis ŝnuron streĉiĝi de iu arbo al alia, trans la vojo.
La trafita maŝino haltis tuj. Li estis