ĵeteginta antaŭen per nekredebla fortego, kaj li sentis ke nur hazardo, mirakla ŝanco, evitigis al li amason da ŝtonetoj, kien logike sia kapo devintus rompiĝi.
Li restis kelkajn sekundojn svenbatita. Poste, tute kontuzita, la genuoj skrapvunditaj, li esploris la lokon. Iu malgranda arbaro kuŝis dekstren, el kie, sendube, la agresanto forfuĝis. Botreleo malligis la ŝnuron. Ĉe la maldekstra arbo ĉirkaŭ kiu ĝi estis ligita, iu malgranda papero estis fiksita per ŝnureto. Li malfaldis ĝin kaj legis :
"Tria kaj lasta averto".
Li alvenis al la kastelo, metis kelkajn demandojn al la servistoj, kaj rekuniĝis kun la enketjuĝisto en iu ĉambro de la teretaĝo, tutfine de la dekstra alo, kie S-ro Baptofilo kutimis troviĝi dum siaj operacioj. S-ro Baptofilo skribis, sia registristo sidinta kontraŭe al li. Ĉe signo, la registristo eliris, kaj la juĝisto ekkriis :
- Sed kion do vi havas, sinjoro Botreleo ? Viaj manoj estas kovritaj de sango.
- Estas nenio, estas nenio, diras la junulo... simpla falo kaŭzita de tiu ĉi ŝnuro kiun oni streĉis antaŭ mia biciklo. Mi