konsenti kunigi kun li antaŭ la kradon. Li havas nur iun vorton por diri al vi.
- Stranga, flustris S-ro Baptofilo. Nu... ni iros aŭdi. Botreleo, pardonu min, mi ekiras kaj mi revenas.
Li foriris. Oni aŭdis liajn paŝojn kiuj malproksimiĝis. Tiam la registristo fermis la pordon, turnis la ŝlosilon kaj enmetis ĝin en sian poŝon.
- Nu ! kio, ekkriis Botreleo tute surprizita, kion vi faras ? Kial enŝlosi nin ?
- Ĉu ni ne estos pli bone por interbabili ? Breduo respondis.
Botreleo eksaltis al alia pordo kiu elkondukis en la apudan ĉambron. Li estis komprenanta. La kunkrimulo estis Breduo, la registristo mem de la enketjuĝisto !
Breduo rikanis :
- Ne skrapvundu al vi la fingrojn, juna amiko mia, mi ankaŭ havas la ŝlosilon de tiu pordo.
- Restas la fenestron, kriis Botreleo.
- Tro malfrue, asertis Breduo kiu provoke ekstaris antaŭ la duklapa fenestro, revolveron enmane.
Ajna retiriĝo estis barita. Nenio pli estis farebla, nenio pli ol sin defendi kontraŭ la malamiko kiu senmaskiĝis kun