- Poste ?
- Poste ? Vi promesos resti tre kvieta. Vi ĝenas nin. Lasu nin trankvilaj, kaj zorgu pri viaj aferoj. Ni estas ĉe la limo de pacienco.
Li antaŭeniris, la revolvero ankoraŭ celdirektita al la junulo, kaj li mallaŭte parolis, martelante siajn silabojn, per akcento kun nekredebla energio. La okulo estis malmilda, la rideto kruela. Botreleo ektremetis. Estis la unua fojo ke li spertis la senton de danĝero. Kaj kia danĝero ! Li sentis sin antaŭ iu senindulga malamiko, kun blinda kaj nerezistebla forto.
- Kaj poste ? li diris, la voĉo strangolita.
- Poste ? nenion... Vi estos libera...
Iu silento. Breduo reparolis :
- Ankoraŭ unu minuton. Necesas decidigi vin. Nu, knabego mia, neniom da sensencaĵoj... Ni estas la plej fortaj, ĉiam kaj ĉie... Rapide, la paperon...
Izidoro ne grumblis, livida, terurita, tamen sinregema, kaj la cerbo klara, en la ruiniĝado de siaj nervoj.
Je dudek centimetroj de liaj okuloj, la nigra trueto de la revolvero apertis. La fleksata fingro videble pezis