sur la ĉanblokilo. Ankoraŭ unu streĉo sufiĉis...
- La paperon, ripetis Breduo... Alie...
- Jen ĝin, diras Botreleo.
Li eltiris sian monpaperujon el sia poŝo kaj etendis ĝin al la registristo, kiu ekakaparis ĝin.
- Perfekte ! Oni estas racia. Evidente, estas io por fari kun vi... iom malkuraĝa, sed kun komuna saĝo. Mi parolos pri tio kun la gekamaradoj. Kaj nun mi forpafiĝas. Adiaŭ.
Li reingigis sian revolveron kaj turnis la espanjoleton de la fenestro. Bruo resonis en la koridoro.
- Adiaŭ, li diris, denove... necesas rapidi.
Sed iu ideo haltigis lin. Per iu gesto, li kontrolis la biletujon.
- Fulmotondro... li grumblis, la papero ne estas tie... Vi friponis min.
Li saltis en la ĉambron. Du pafoj tondris. Izidoro siavice ekkaptis sian pistolon kaj li pafis.
- Maltrafe, knabego mia, kriegis Breduo, via mano tremas... vi timas...
Ili enbrakige interbatiĝis kaj ruliĝis sur la pargeto. Ĉe la pordo, oni pliintensigis batojn.