Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/133

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trovis la kadavron de Stefano Vodrekso, tiu Stefano Vodrekso kiu fakte estis Arseno Lupeno, tiel kiel la esplorado pruvis tion, la identecon de Arseno Lupeno kaj de la vundito ricevis ankoraŭ tie iun kroman pruvon.

Do, Lupeno mortinta, la kadavro de F-ino de Sankta-Verano rekonita dank’al la pojnoĉeno kiun ŝi surhavis al pojno, la dramo estis finita.

Ĝi ne estis. Ĝi ne estis por neniu, ĉar Botreleo diris la malon. Ni tute ne sciis pro kio ĝi ne estis finita, sed laŭ la parolo de la junulo, la mistero restis kompleta. La atesto de la realaĵo ne superregis kontraŭ la aserto de iu Botreleo. Troviĝis io kiun ni nekonis, kaj tiu io, ni ne dubis ke li kapablis venke klarigi ĝin.

Tial laŭ kia anksio ni komence atendis la sanbultenojn kiujn publikigis la kuracistoj de Diepo zorge de kiuj la Grafo konfidis la malsanulo ! Kia aflikto, dum la unuaj tagoj, kiam ni kredis lian vivon endanĝeran ! Kaj kia entuziasmo, la mateno kiam la ĵurnaloj informis ke estis nenio por timi !

La plej malgravaj detaloj pasiigis homamason. Oni teneriĝis vidi lin flegata de sia maljuna