ne ankaŭ lundon, kaj nenion pli ekde ses semajnoj.
En Londono, pentekostan lundon, je la kvara vespere, Herloko Ĥolmes veturis per fiakro por iri al la stacidomo. apenaŭ li enfiakriĝis ke li provis eliĝi, verŝajne avertita pri la danĝero. Sed du fiuloj surgrimpis la veturilon dekstre kaj maldekstre, lin renversis kaj retenis inter ili, sub ili pliĝuste, pro la malvasteco de la veturilo. Kaj tio antaŭ dek atestantoj kiuj ne havis la tempon por interhelpi.
La fiakro galope forfuĝis. Poste ? Poste, nenion. Ni sciis nenion.
Kaj eble ankaŭ por Botreleo, ni havus kompletan klarigon de la dokumento, de tiu mistera papero kiun la registristo Breduo taksis kiel sufiĉe gravan por repreni ĝin per tranĉilbatoj al tiu kiu posedis ĝin. "La problemo de la Kava Nadlo", kiel nomis ĝin la sennombraj Edipoj kiuj, kliniĝintaj al la ciferoj kaj al la punktoj, provadis elserĉi iun signifon... La Kava Nadlo ! Konfuziva asocio de du vortoj, nekomprenebla demando kiun metis tiu ĉi peco de papero kies la deveno mem estis nekonata ! Ĉu estis iu sensignifa esprimo, la rebuso de lernanto kiu