Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/137

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sendanĝera, mi retenis min kaj proksimiĝis al li.

Estis juna viro kun energia vizaĝo, kun longaj blondaj haroj kaj kies la barbo, kun flavbruneta nuanco, dividiĝis laŭ du mallongaj pintoj. Lia kostumo elvokis la sobran kostumon de iu angla pastro, kaj aliparte el lia tuta persono ŝvebis severmoran kaj seriozan aspekton kiu inspiris la respekton.

- Kiu vi estas ? mi demandis.

Kaj ĉar li ne respondis, mi ripetis :

- Kiu vi estas ? Kiel vi eniris ĉi tien ? Kion vi venas fari ?

Li rigardis min kaj diris :

- Vi ne rekonas min ?

- Ne... ne !

- Ho, estas vere stranga... Bone elserĉu... iu el viaj amikoj... iu amiko el iom aparta speco...

Mi vigle ekkaptis lian brakon :

- Vi mensogas !... Vi ne estas tiu kiun vi kredigas... tio ne estas vera...

- Do kial vi pensas prefere al tiu ol alia ? li diris, ridante.


Ha ! Tiu ĉi ridado ! Tiu ĉi ridado juna kaj klara, kies la amuza ironio tiom ofte gajigis min !... Mi tremetis. ĉu eblis ?