Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/138

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Ne, ne, mi protestis kun ia timego... tio ne povas esti...

- Ne povas esti ke estus mi ĉar mi estas morta, ĉu ne, kaj ke vi ne kredas al reaperantoj ?

Li denove ridis.

- Ĉu mi ja estas el tiuj kiuj mortas ? Tiel morti, per kuglo dorse pafita de iu fraŭlino ! Vere, estas malĝuste juĝi min ! Kvazaŭ mi ja konsentus tian finon !

- Do estas vi ! mi balbutis ankoraŭ nekredema, kaj tute kortuŝita... Mi ne sukcesas retrovi vin...

- Tiel, li gaje elparolis, mi estas trankvila. Se la sola viro al kiu mi montriĝis kun mia vera aspekto, ne rekonas min hodiaŭ, ĉiu homo kiu vidos min de nun tiel kiel mi hodiaŭ estas, ne ankaŭ rekonos min kiam li vidos min kun mia reala aspekto... koncedante ke mi havas realan aspekton...

Mi rekonis lian voĉon, nun ke li ne plu ŝanĝis ĝian tembron, kaj mi ankaŭ rekonis liajn okulojn, kaj la mienon de lia vizaĝo, kaj lian tutan sintenon, kaj lian personon mem, tra la ŝajno kies li ĝin envolvigis.

- Arseno Lupeno, mi flustris.