Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/140

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi ne insistis kaj ŝanĝante la konversacion :

- Do kiel vi eniris ?

- Dio mia, kiel ĉiuj, tra la pordo. Poste, vidinte neniun, mi transiris la salonon, mi sekvis la balkonon, kaj jen mi.

- Eble, sed la ŝlosilo de la pordo ?

- Ne estas pordo por mi, vi scias tion. Mi bezonis vian apartamenton, mi eniris.

- Je viaj ordonoj. Ĉu mi devas lasi vin ?

- Ho ! Neniel, vi ne troos. Mi eĉ povas diri al vi ke la vespero estos interesa.

- Ĉu vi atendas iun ?

- Jes, mi rendevuis ĉi tie je la deka...

Li elprenis sian poŝhorlogon.

- La deka. Se la telegramo estas alvenita, la persono ne malfruos...

La tintilo sonis en la vestiblo.

- Kion mi diris al vi ? Ne, ne ĝenu vin... mi iros mem.

Kun kiu, diable ! li povis rendevui ? Kaj kiun draman aŭ burleskan scenon mi baldaŭ spektos ? Por ke Lupeno mem konsideru ĝin kiel interesindan,