kaj ankoraŭ hodiaŭ, via paleco estas al mi akra memriproĉo. Ĉu vi ne plu rankoras kontraŭ mi ?
- La konfidatesto, diris Botreleo, kiun vi donas al mi senkondiĉe malkaŝante vin al mi – tio estintus tiom facile al mi alkonduki kelkajn amikojn de Ganimard ! - Tiu pruvo de konfido forviŝas ĉion.
Ĉu li parolis serioze ? Mi konfesas ke mi estis tre konfuzita. La lukto inter tiu du viroj komencis laŭ maniero tra kiu mi komprenis nenion. Mi kiu partoprenis en la unua renkonto de Lupeno kaj Ĥolmes [Arseno Lupeno kontraŭ Herloko Ĥolmes], en la kafejo de la Norda stacidomo, mi ne povis reteni min rememori pri la fiera sinteno de la du batalantoj, la timplena kolizio de ilia orgojlo sub la ĝentileco de iliaj manieroj, la drastaj batadoj kiujn ili sin frapis reciproke, iliaj fintoj, iliaj aroganteco.
Tie ĉi, nenio simila, Lupeno, li ne ŝanĝis. Sama taktiko kaj sama mokema afableco. Sed kontraŭ kiu stranga malamiko li koliziis ! Ĉu eĉ estis kontraŭulo ? Vere, li pri tio havis nek la tono nek la eksteraĵo. Tre kvieta, sed el reala kvieteco, kiu ne maskas la impeton de homo kiu retenas sin, tre ĝentila sed sen troigo,