ridetanta sed sen mokado, li perfektege kontrastis kun Arseno Lupeno, eĉ tiom perfekte ke Lupeno ŝajnis al mi tiel konfuzita kiel mi.
Ne, certe, Lupeno ne havis antaŭ tiu neforta adoleskanto kun rozkoloraj vangoj de knabino, kun naivaj kaj ĉarmaj okuloj, ne, Lupeno ne havis sian kutiman aplombon. Plurfoje, mi observis ĉe li signojn de malkomforto. Li hezitis, ne senhezite atakis, perdis tempon per mielaj frazoj kaj per afektecoj.
Aspektis ankaŭ kvazaŭ mankis io. Li ŝajnis serĉi, atendi. Kion ? Kiun helpon ?
Oni denove sonorigis. Per si mem, kaj vigle, li iris malfermi.
Li revenis kun letero.
- Vi permesas, Sinjoroj ? li petis al ni.
Li sensigeligis la leteron. Ĝi enhavis telegramon. Li legis ĝin.
Estis en li kiel transformado. Lia vizaĝo heliĝis, lia talio rektiĝis, kaj mi vidis la vejnojn de lia frunto kiuj ŝveliĝis. Estis la atleto kiun mi retrovis, la reganto, memfida, mastro de la okazaĵoj kaj mastro de la homoj.