- Tenu do vian langon, bubeto, blekis Lupeno, vi ja ne scias kiu mi estas ! Kaj ke se mi volus... Vere ja, li aŭdacas ridi !
Ega silento falis inter ili. Poste, Lupeno antaŭenpaŝis, kaj per mallaŭta voĉo, siaj okuloj en la okulojn de Botreleo :
- Vi tuj rapidos al Granda ĵurnalejo...
- Ne.
- Vi disŝiros vian artikolon.
- Ne.
- Vi vidos la ĉefredaktiston.
- Ne.
- Vi diros al li ke vi eraris.
- Ne.
- Kaj vi skribos alian artikolon, kie vi donos, pri la afero de Ambrumesi, la oficialan version, tiun kiun ĉiuj akceptis.
- Ne.
Lupeno ekkaptis feran rektilon kiu troviĝis sur mia skribotablo, kaj senpene rompis ĝin nete. Lia paleco estis timiga. Li viŝis ŝvitgutojn kiuj perlis sur sia frunto. Li kiu neniam spertis oponon al sia volo, la obstineco de ĉi tiu infano frenezigis lin.
Li enpremis sian manon sur la ŝultron de Botreleo kaj skandis :
- Vi faros ĉion tute, Botreleo, vi diros ke viaj lastaj malkovroj konvinkis vin