pri mia morto, ke estas pri tio nenia dubeto. Vi diros tion ĉar mi volas ĝin, ĉar necesas ke oni kredas ke mi estas morta. Vi diros tion ĉefe ĉar se vi ne diros tion...
- Ĉar se mi ne diros ?
- Via patro estos tiunokte forrabita, kiel Ganimard kaj Herloko Ĥolmes estis.
Botreleo ridetis.
- Ne ridu... respondu.
- Mi respondas ke estas tre malagrable al mi kontraŭi vin, sed mi promesis paroli, mi parolos.
- Parolu laŭ la senco kiun mi indikis al vi.
- Mi parolos laŭ la senco de la vero, arde ekkriis Botreleo. Estas io kiun vi ja ne povas kompreni, la plezuro, la bezono pliĝuste diri tion kio estas kaj diri tion laŭte. La vero estas tie, en tiu cerbo kiu malkovris ĝin, ĝi eliros el ĝi tute nuda kaj tute tremetanta. La artikolo do pasos tian kian mi skribis ĝin. Oni scios ke Lupeno estas viva, oni scios la kialon pro kio li volis ke oni kredas lin morta. Oni scios ĉion.
Kaj li trankvile aldonis :
- Kaj mia patro ne estos forrabita.
Ankoraŭfoje, ili ambaŭ silentis,