gestoj, ŝi vindis la vundon per sia poŝtuko por malhelpi la spurojn kiujn la sango lasus. Poste, uzante la ŝlosilon kiun li donas al ŝi, ŝi malfermas la pordon de la kapelo. Li eniras, subtenita de la junulino. Ŝi refermas, malproksimiĝas. Alberto alvenas.
"Se ni estus tiam vizitantaj la kapelon, aŭ almenaŭ dum la minutoj kiuj sekvis, Lupeno, estante ne havita la tempon por reakiri siajn fortojn por levi la slabon kaj malaperi laŭ la ŝtuparon de la kripto, Lupeno estis arestita... Sed tiu vizito okazis nur ses horojn pli poste, kaj laŭ la plej malprofunda maniero. Lupeno estas savita kaj savita de kiu ? de tiu kiu preskaŭ mortigis lin.
"De nun, ke ŝi volas aŭ ne, F-ino de Sankta-Verano estas lia komplico. Ne nur ŝi ne povas denunci lin, sed necesas ke ŝi daŭrigas sian laboraĵon, se ne la vundito pereos en la azilo kie ŝi kunhelpis kaŝi lin. Kaj ŝi daŭrigas...
"Cetere se ŝia ina instinkto donas al ŝi la taskon deviga, li ankaŭ faciligas ĝin al ŝi. Ŝi havas ĉiujn subtilecojn, ŝi antaŭkalkulas ĉion. Estas ŝi kiu donas al la enketjuĝisto falsan priskribon de Arseno Lupeno (ke oni rememoras la malakordon de opinio de la du kuzinoj tiurilate). Evidente estas ŝi kiu, per iuj indicoj kiujn mi ne scias, divenas, sub lia ŝofora maskovesto, la komplicon de Lupeno. Estas ŝi kiu