Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/164

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis necesega, unue por ne esti malkaŝita, poste por vivi.

"Nun li vivas. Kaj tiam stariĝas la dua problemo kies la esploro servis al mi kiel gvidan fadenon kaj kiu respondas al la dua dramo de Ambrumesi. Kial Lupeno, viva, libera, denove ĉe la estro de sia bando, ĉiopova kiel antaŭe, kial Lupeno faradas senesperajn embarasojn, klopodojn al kiuj mi senĉese frapiĝas, por trudi al justico kaj al la publiko la ideon de sia morto ?

"Necesas rememori ke F-ino de Sankta-Verano estis tre beleta. La fotoj kiujn la ĵurnaloj reproduktis post ŝia malapero donas nur neperfektan ideon de ŝia beleco. Okazas tiam tio kio ne povis okazi. Lupeno kiu, dum kvardek tagoj, vidas tiun ĉi belan junulinon, kiu deziras ŝian apudeston kiam ŝi ne ĉeestas, kiu sentas, kiam ŝi ĉeestas, ŝian ĉarmon kaj gracion, kiu spiras, kiam ŝi kliniĝas super li, ŝian freŝan buŝodoron, Lupeno enamiĝas al ŝia flegistino. La ŝuldosento fariĝas amo, admiro fariĝas pasio. Ŝi estas la savo, sed ŝi ankaŭ estas la ĝojo de la okuloj, la revado de liaj solaj horoj, lia lumo, lia espero, lia propra vivo.

"Li tiom respektas ŝin ĝis ne ekspluati