Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Ĉapitro 5
Sur la spuraro.
Sur la spuraro.
La fortego de la bato senkonsciigis la junan Botreleo-n. Bone pripensite, kvankam li obeis, eldonante sian artikolon, al unu el tiuj nereteneblaj impetoj kiuj malatentigas al vi ĉiun singardemon, fakte, li ne kredis al ebleco de forrabo. Liaj singardoj estis tro bone prenitaj. La amikoj de Ĉerburgo ricevis ne nur instrukcion por gardi la patron Botreleon, ili devis atenti pri liaj iroj-reiroj, neniam lasi lin eliri sole, kaj eĉ transdoni al li nenian leteron sen antaŭe esti sensigeliginta ĝin. Ne, ne ekzistis danĝero. Lupeno blufis; Lupeno deziranta gajni tempon, klopodis por timigi sian kontraŭulon.
La bato estis do preskaŭ neatendita, kaj dum la tuta resto de la tago, ĉe la aga senpoveco kie li estis,