neniun obstaklon por skribi la oficialan konfeson. Jes, F-ino de Sankta-Verano vivas. Jes, mi amas ŝin. Jes, mi ĉagreniĝas ne esti amata de ŝi. Jes, la enketo de la eta Botreleo estas admirinda pro precizeco kaj praveco. Jes, ni samopinias pri ĉiuj punktoj. Ne plu ekzistas enigmo. Nu do kio ?...
"Trafita ĝis la plej grandaj profundoj de mia animo, ankoraŭ tute sanganta pro la plej kruelaj el moralaj vundoj, mi petas ke oni ne pli malkaŝas al la publika malicemo miajn plej intimajn sentojn kaj miajn plej sekretajn esperojn. Mi petas pacon, la paco kiu estas necesa por mi gajni la korinklinon de F-ino de Sankta-Verano, kaj por forviŝi el ŝia memoro la mil etajn ofendojn kiujn valoris al ŝi de la flankoj de ŝia onklo kaj de ŝia kuzino – tiu ĉi ne estis dirita - ŝia situacio de neglektinda parenco. F-ino de Sankta-Verano forgesos tiun abomenan pasintaĵon. Ĉiu kiun ŝi povos deziri, estu la plej bela juvelo de la mondo, estu la plej neatingebla trezoro, mi metos ĝin al ŝiaj piedoj. Ŝi estos feliĉa. Ŝi amos min.
Sed por sukcesi, denove necesas al mi paco. Tial mi demetas la armilojn, kaj tial mi alportas al miaj malamikoj la olivbranĉon – grandanime atentigante ilin,