Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/174

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sekretario, kaj gratuli mian amikon Stefano Vodrekso, alinome min, ĉar li venĝas la publikan moralon gardante la kvincent mil frankojn kiujn li antaŭtempe ricevis de la malmulte simpatia Kulej.

"Pardonu la longon de tiuj ĉi linioj, mia kara direktoro, kaj kredu al miaj apartaj sentoj.

“Arsene Lupeno”.

Eble Izidoro pesis la vortojn de ĉi tiu letero tiom detaleme kiom li esploris la dokumenton de la Kava Nadlo. Li komencis per tiu ĉi principo, kies la ĝusteco estis facile elmontrebla, ke Lupeno neniam klopodis sendi iun solan el siaj amuzaj leteroj al ĵurnalejoj sen absoluta neceso, sen iu kaŭzo kiun la okazaĵoj ne malsukcesos lumigi iun tagon aŭ alian. Kiu estis la kialo de tiu ĉi ? Pro kiu sekreta kaŭzo li konfesis sian amon, kaj la fiasko de tiu amo ? Ĉu estis tien ke bezonis esplori, aŭ en la klarigojn kiuj koncernis sinjoron Harlington, aŭ ankoraŭ eĉ pli, inter la linioj, malantaŭ ĉiuj tiuj vortoj kies la ŝajna signifo eble havis neniun alian celon ol sugesti la malbonan, perfidan, konfuzan ideeton ?...