R. de Valo, kaj la nomo de la urbo, Liono[1]... Liono-sur-Maro... eble.
Izidoro, fakte, estis returninta la karton kaj legis tiun etan noton, el sia propra manskribo : R. de Valo 3.4 Liono[1].
Li silentis dum kelkaj minutoj, li daŭrigis :
- Mia patro ne ankoraŭ vidigis tiun ekfoton al vi ?
- Vere, ne... kaj tio mirigis min kiam mi hieraŭ vidis tion... ĉar via patro parolis al ni tiom ofte pri vi !
Iu alia silento, tre longa. Frobervalo murmuris :
- Estas ke mi havas okupiĝon en la laborejon... Eble ni povus reiri...
Li silentadis. Izidoro okule ne forlasis la foton, ĝin ekzamenante laŭ ĉiuj sencoj. Fine, la junulo demandis :
- Ĉu ekzistas en mallonga leŭgo (±4Km) el la urbo, gastejo de la Ora Leono[1] ?
- Jes, jes ja, je iu leŭgo de tie ĉi.
- Sur la vojo de Valogno, ĉu ne ?
- Sur la vojo de Valogno, efektive.
- Nu, mi havas ĉiun kialon por supozi ke tiu gastejo estis la ĉefstabejo de la amikoj de Lupeno. Estas de tie ke ili kontaktiĝis kun mia patro.