- Kia ideo ! Via patro parolis al neniu. Li vidis neniun.
- Li vidis neniun, sed oni utiligis peranto.
- Kian pruvon vi havas ?
- Tiun foton.
- Sed estas la via ?
- Estas la mia, sed ĝi ne estis sendita de mi. Mi eĉ ne konis ĝin. Ĝi estis kaptita nesciate de mi en la ruinoj de Ambrumesi, sendube de la registristo de la enketjuĝisto kiu estis, kiel vi scias, komplico de Arseno Lupeno.
- Kaj do ?
- Tiu fotografaĵo estis la pasporto, la talismano dank’ al kiu oni gajnis la konfidon de mia patro.
- Sed kiu ? Kiu kapablis enpaŝi ĉe mi ?
- Mi ne scias, sed mia patro enfalis en la kaptilon. Oni diris al li, kaj li kredis, ke mi estis en la ĉirkaŭaĵoj kaj ke mi petis por vidi lin kaj ke rendevuis kun li ĉe la gastejon de la Leono de Oro.
- Sed tio estas malsaĝaĵo, ĉio tio ? Kiel vi povas aserti ?
- Tutsimple. Oni imitis mian skribmanieron malantaŭ la kartono, kaj oni precizigis la rendevuon... Ŝoseo de Valogno, 3km4, gastejo