Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/18

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj alia homo kiu ankaŭ kunportis ion, transsaltis tiun balkonon, lasis sin gliti laŭlonge de la ŝtupetaro kaj forkuris laŭ la sama vojo.

Suzana, teruriĝinta, senforta, genuen ekfalis, balbutante :

- Ni voku... ni voku helpon !...

- Kiu venus ? via patro... Kaj se estus aliaj homoj kaj ke oni ekatakus lin ?

- Ni povus alarmi la servistojn... via sonorilo komunikas kun ilia etaĝo.

- Jes... jes... eble, estas ideo... kondiĉe ke ili ĝustatempe alvenus !

Rajmonda serĉis apud sia lito la elektran sonorilon kaj premis ĝin per fingro. Iu tembro ekvibris supren, kaj ili havis la impreson ke, malsupren, oni estis devinta percepti la distingan sonon.

Ili atendis. La silento iĝis timiga, kaj la brizo mem ne plu skuetadis la foliojn de arbustoj.

– Mi timas... mi timas... Suzana ripetis.

Kaj, subite, en la profunda nokto, sube de ili, la bruo de iu lukto, iu frakaso de renversigitaj mebloj, ekkriegoj, poste, terure, veaŭgure, iu