de la Leono. Mia patro venis, kaj oni ekprenis lin, jen ĉio.
- Nu, flustris Frobervalo konsternita, bone... mi konsentas... tiel okazis la aferoj... sed tio ĉio ne klarigas kiel li kapablis eliri dum la nokto.
- Li eliris en plena taglumo, riskante eĉ atendi tra la nokto por iri al la rendevuo.
- Sed, dia tondro, tial ke li ne forlasis sian ĉambron dum la antaŭhieraŭa tuta tago !
- Estus ebleco certigi sin ; kuru al la haveno, Frobervalo, kaj serĉu unu el la viroj kiuj postenis posttagmeze de antaŭhieraŭ... Tamen rapidigu vin se vi volas retrovi min ĉi tie.
- Vi do foriros ?
- Jes, mi trajne reveturos.
- Kiel !... Sed vi ne scias... via enketado...
- Mia enketo estas finita. Mi scias preskaŭ ĉion kion mi volis scii. Post horo, mi estos forlasinta Ĉerburgon.
Frobervalo estis stariĝinta. Li rigardis Botreleon, kun plene konfuzita mieno, hezitis momenton, poste ekprenis sian kaskedon.
- Vi venas, Ĉarloto ?
- Ne, diris Botreleo, mi ankoraŭ bezonos kelkajn