informojn. Lasu ŝin al mi. Kaj poste ni babilos. Mi konis ŝin tute malgranda.
Frobervalo foriris. Botreleo kaj la knabino restis solaj en la ĉambro de la trinkejeto. Minutoj fluis, kelnero envenis, kunprenis tasojn kaj malaperis.
La okuloj de la junulo kaj de la infano renkontiĝis, kaj kun multe da dolĉeco, Botreleo metis sian manon sur la manon de la knabineto. Ŝi rigardadis lin du aŭ tri sekundojn, senkonsila, kiel sufokita. Poste, subite kovrante la kapon inter siaj falditaj brakoj ŝi singulte ekploris.
Li lasis ŝin plori kaj, post momento, diris al ŝi :
- Estas vi kiu faris ĉion, ĉu ne, estas vi kiu servis kiel peranto ? Estas vi kiu alportis la foton ? Vi konfesas tion, ĉu ne ? Kaj kiam vi diris ke mia patro estis en sia ĉambro antaŭhieraŭ, vi tute sciis ke ne, ĉu ne, ĉar estas vi kiu helpis lin eliri...
Ŝi ne respondis. Li diris al ŝi :
- Kial vi faris tion ? Oni sendube proponis al vi monon... sufiĉe por aĉeti al vi rubandojn... robon...
Li malkrucigis la brakojn de Ĉarloto kaj relevis al ŝi