- Ĉatoruso ?
- Tio estas... Ĉatoruso...
Botreleo ne atendis ke ŝi eldiris la lastan silabon. Li jam staris, kaj sen zorgi pri Frobervalo, sen plu okupiĝi pri la infano, dum ŝi konsterne rigardis lin, li malfermis la pordon kaj kuris al la stacidomo.
- Ĉatoruson... sinjorino... unu bileton por Ĉatoruso...
- Tra Manso kaj Turo ? demandis la oficistino.
- Evidente... la plej mallonga... Ĉu mi alvenos por tagmanĝi ?
- Ha ne...
- Por vespermanĝi ? Por enlitiĝi ?...
- Ha ne, por tio, necesus trapasi Parizon... La eksprestrajno al Parizo estas je la oka... Estas tro malfrue.
Ne estis tro malfrue. Botreleo ankoraŭ sukcesis kapti ĝin.
- Hej ! diris Botreleo, kunfrotante siajn manojn, mi pasigis nur unu horon en Ĉerburgo, sed ĝi estis bone uzita.
Ne iun momenton, li opiniis akuzi Ĉarloto pri mensogo. Malfortaj, senhelpaj,