Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/184

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kapablaj al la plej malbonaj perfidoj, tiuj delikatuloj ankaŭ obeas al impulsoj de sincereco kaj Botreleo vidis en ŝiaj timigitaj okuloj, la honton pro la damaĝo kiun ŝi faris, kaj la ĝojon parte ripari ĝin. Li do ne dubis ke Ĉatoruso estis tiu alia urbo al kiu Lupeno aludis, kaj kie liaj komplicoj devis telefoni al li.

Tuj post sia alveno en Parizo, Botreleo alprenis ĉiujn necesajn singardojn por ne esti sekvita. Li sentis ke la momento estis grava. Li paŝis sur la bona vojo kiu kondukis lin al sia patro; iu senprudentaĵo povis difekti ĉion.

Li eniris ĉe unu el siaj gimnaziaj samklasanoj kaj eliris el tie post iu horo, nerekonebla. Li estis tridekjara anglo, vestinta per bruna kvadratita kompleto, pantaloneto, lanaj ŝtrumpoj, vojaĝa kaskedo, la vizaĝo ŝminkita kaj iu rufa laŭmakzela barbeto.

Li ekrajdis sur biciklon al kiu estis kroĉita iun kompletan ilaron de farbisto kaj rapidis al la stacidomo de Aŭsterlitz.

Vespere, li dormis en Isuduno. La Morgaŭon, ekde la tagiĝo, li saltis sur maŝinon. Je la sepa, li prezentiĝis ĉe la poŝtoficejo de Ĉatoruso kaj petis la komunikadon kun Parizo. Devigita atendi, li ligis konversacion kun