El tiu ĉio sekvis, laŭ la plej absoluta maniero, ke la patro de Botreleo troviĝis ĉirkaŭe. Alie, kiel konsenti ke homoj faru preskaŭ kvincent kilometrojn tra Francio por veni telefoni en Ĉatoruson kaj poste reiri, laŭ akuta angulo, sur la vojo al Parizo ?
Tiu grandega ekskurso havis precizan celon : transporti la patron de Botreleo ĉe la lokon kiu estis atribuita al li.
"Kaj tiu loko estas kvazaŭ sur mia manplato, diris al si Izidoro tremetante pro espero. Je dek leŭgoj (±40Km), je dek kvin leŭgoj (±60Km) de ĉi tie, mia patro atendas ke mi helpas lin. Li estas tien. Li spiras la saman aeron ol mi".
Tuj, li komencis klopodojn. Prenante stabomapon, li dividis ĝin laŭ malgrandaj kvadratoj kiujn li vizitis laŭvice, enirante en la farmejojn, babiligante la kamparanojn, vizitante instruistojn, urbestrojn, prepostojn, babilante kun virinoj. Ŝajnis al li ke li estis senprokraste trafonta sian celon kaj siaj pligrandiĝantaj revadoj, ne plu estis sia patro kiun li esperis liberigi sed ĉiuj kiujn Lupeno tenis kaptitaj, Rajmonda de Sankta-Verano, Ganimard, eble Herloko Ĥolmes, kaj aliaj, multe da aliaj. Kaj alvenante