ĝis ili, li samtempe atingus la koron mem de la fortikaĵo de Lupeno, en lian kaŝejon, en la nepenetreblan rifuĝejon kie li amasigis trezorojn kiujn li ŝtelis de la universo.
Sed, post dek kvin tagoj de vanaj serĉadoj, sia entuziasmo fine malfortiĝis, kaj rapidege li perdis fidon. La sukceso malfruanta konturiĝi, preskaŭ de tago al la sekvanta, li taksis tion neebla, kaj malgraŭ li tenace daŭrigadis sian esplorplanon, li sentintus veran surprizon se siaj strebadoj finvenis al plej malgranda malkovro.
Ankoraŭ tagoj fluis, monotonaj kaj senkuraĝigantaj. Li sciis per la gazetoj ke la grafo de Jevro kaj lia filino forlasis Ambrumesi kaj ekloĝiĝis ĉirkaŭ Nico. Li ankaŭ eksciis liberigon de sinjoro Harlington, kies la senkulpeco eksplodis, konforme al la indikoj de Arseno Lupeno.
Li ŝanĝis sian stabejon, instalante sin du tagojn en La Ŝatro, du tagojn en Argenton. Saman rezulton.
En tiu tempo, li estis preta forlasi la aferon. Evidente la kabrioleto kiu forkondukis lian patron, devis havigi nur etapon al kiu postvenis alia etapo, alportita de