alia veturilo. Kaj lia patro estis for. Li projektis foriri.
Tamen, lundon matene, li ekvidis sur la koverto de iu letero ne afrankita kiun oni resendis al li el Parizo, li ekvidis iun skribaĵon kiu skuis lin. Lia emocio estis dum kelkaj minutoj tia, ke li ne kuraĝis malfermi pro timo de seniluziiĝo. Lia mano tremis. Ĉu eblis ? Ĉu ne troviĝis tien insido kiun metis al li lia infera malamiko ? Bruske li malsigelis ĝin. Estis ja letero de lia patro, skribita de lia patro mem. La skribmaniero prezentis la tutajn propraĵojn, ĉiuj skribmaniojn kiujn li konis tiom bone.
Li legis :
"Ĉu tiuj ĉi vortoj alvenos al vi, mia kara filo ? Mi ne aŭdacas kredi tion.
"La tutan nokton de la kidnapo ni vojaĝis per aŭto, poste matene per kabrioleto. Mi povis vidi nenion. Mi havis bendon sur la okuloj. La kastelo kie oni mallibere tenas min, devas esti, juĝita laŭ sia konstruo kaj laŭ la vegetaĵaroj de la parko, en la centro de Francio. La ĉambro kiun mi okupas estas je la dua etaĝo, iu ĉambro