kun du fenestroj kies unu, preskaŭ ŝtopita de kurteno de visterioj. Posttagmeze, mi estas libera dum kelkaj horoj, por promenadi tien kaj reen en tiu ĉi parko, sed sub gardado kiu ne malstreĉiĝas.
"Ĉiaokaze, mi skribas al vi tiun ĉi leteron kaj mi aligos ĝin al ŝtono. Eble iun tagon mi sukcesos ĵeti ĝin super la muroj, kaj iu vilaĝano levprenos ĝin. Ne maltrankvilu vin. Oni traktas min kun granda respekto.
"Via maljuna patro kiu amegas vin kaj kiu estas malĝoja pensi pri la zorgo kiun li donas al vi.
"Botreleo".
Tuj Izidoro rigardis la poŝtmarkojn. Ili surhavis Kuzionon, Indrio. Indrio ! Tiu departemento kiun li persistis traesplori ekde semajnoj !
Li konsultis poŝgvidlibreton kiu ne forlasis lin. Kuziono, kantono de Eguzono... Ankaŭ tie li pasis.
Singardeme, li deĵetis sian personecon de anglo kiu komencis esti konata en la regiono, maskovestiĝis kiel laborulo, kaj rapidis al Kuziono, sen grava vilaĝo, kie estis facile al li malkovri la sendinton de la letero.