Tuj, cetere, la ŝanco servis lin.
- Iu letero ĵetita en la poŝtejo lastan merkredon ? ekkriis la urbestro, brava burĝo al kiu li konfidis sin, kaj kiu metis sin al lia dispono... Aŭskultu, mi kredas ke mi povas liveri valoran indikon... Sabaton matene, maljuna akrigisto kiu partoprenas ĉiujn foirojn de la departemento, patro Ŝarelo kiun mi renkontis ĉe la fino de la vilaĝo, demandis al mi : "Sinjoro urbestro, letero kiu ne surhavas poŝtmarkon, ĉu tamen ĝi foriras ?" - "Kompreneble !" - "Kaj ĉu ĝi alvenas al destino ?" - "Evidente, tamen estas imposta alpago por pagi, jen ĉio".
- Kaj kie li loĝas, la patro Ŝarelo ?
- Li vivas tien, tute sola... flanken de la monteto... la domaĉo post la tombejo... Ĉu vi volas ke mi akompanas vin ?
Estis izolita domaĉo, meze de fruktoĝardeno kiun ĉirkaŭis altaj arboj. Kiam ili enpaŝis, tri pigoj ekflugis el la hundodometo mem kie la ĉenohundo estis ligita. Kaj la hundo ne bojis kaj ne movis je ilia alproksimiĝo.
Tre surprizita, Botreleo alpaŝis. La besto estis kuŝinta sur la flanko, la kruroj rigidiĝintaj, mortinta.